
Malferma pordo: 1/10/2023
En dimanĉo la 1-an de oktobro Internacia Esperanto-Arkivo malfermas siajn pordojn.
Ĉiu bonvenas en tiu tago inter la 14-a kaj 18-a horo. Ne necesas antaŭe aliĝi: nur venu kaj eniru, de kaj ĝis la horo kiu plaĉas al vi.
Vizito sen antaŭa interkonsento estos ebla nur en tiu tago.
Praktika detalo: la arkivejo estas atingebla nur per (normala) ŝtuparo.
Kie vi trovos nin
La plena arkivo troviĝas en Winksele, tuj apud Loveno en centra Belgio.
Adreso: Arnoudt Rulenslaan 10, 3020 Winksele
Per aŭto vi elektu la elirejon 17 ("Winksele") de la aŭtoŝoseo E314. Turnu al la direkto de Bruselo kaj post 500 metroj, antaŭ benzinstacio de TotalEnergies, maldekstren en la Diependaalweg. La Rulenslaan estas tie la unua strato dekstren.
Per trajno vi atingu la stacidomon de Loveno. Tuj ĉe la elirejo de la stacidomo elektu buson (651, 351, 352 aŭ 358), la bileton eblas aĉeti rete au surloke ĉe la aŭtomato. Post 12' (nr. 651 post 6') la buso atingas la haltejon 'Diependaal' (tuj post trapaso sub E314, ĉe Hubo). De tie vi aliflanke de la strato vidos la ĉi-supre nomitan benzinstacion. Promeno 500-metra ĝis iEA.
Kio atendos vin
Vi povos viziti la arkivan salonon: 14.100 librojn, 8.500 plenajn revuojarojn (+ 5.000 neplenajn), la komencitajn dosierojn kaj la duoblaĵoĉambron. Jen libroj:
Vi konstatos kio jam estas farita. Vi vidos la nunan staton. Kaj vi ekscios pri la amaso da laboro plu farenda kaj pri la planoj por la estonto. Jen revuoj:
Ĉe senpaga trinkaĵo vi povos starigi ĉiujn ajn demandojn aŭ transdoni sugestojn, babiladi kun la aliaj. Jen duoblaĵoj:
Kaj aldona propono
Neniel deviga! Nur porokaza ebleco...
Vi povas antaŭmendi el nia ampleksa listo de duoblaĵoj! Haveblas (klaku la ligon) libroj (el librokatalogo) kaj binditaj revukolektoj (el revuokatalogo).
Sendu vian mendon (kun titoloj kaj nepre ankaŭ la plenajn numerkodojn) al nia retadreso (info <ĉe> iespa.eu) ĝis ĵaudo la 28an de septembro. Tiam ni elsarkos ĉion kaj disponigos al vi en dimanĉo. Pagu nur tiam.
Atentu: temas pri brokantaj eroj, do sen garantio pri kvalito. Sed vi rajtas findecidi surloke!