La Internacia Esperanto-Arkivo


Dumtempa oferto en la Subteno-paĝo.


Internacia Esperanto-Arkivo, mallonge IEspA (aŭ IEA), celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, maksimume en ilia originala formo (apud diĝitaj kopioj).
Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.

Por realigi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado, la aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.

La asocio estas fondita en la 22-a de januaro 2021 kaj oficiale rekonita kiel aspc (asocio sen profitdona celo) en la 25-a de januaro 2021.

Kiuj

La fondintoj kaj samtempe la administrantoj estas : Bert Boon (Tienen), Roland Rotsaert (Brugge) kaj Marc Vanden Bempt (Winksele).

Kolekto

La bazon de la kolekto formis la transpreno de la jam de plurdek jardekojn ekzistantaj kolektoj de Marc Vanden Bempt (Winksele, Belgio, plena kolekto) kaj Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio, parto de la kolekto).

De tiam ĝi ekkreskis kaj plu kreskadas.
Ni havas kontaktojn kun pluraj personoj kaj instancoj por savi ankaŭ iliajn arkivojn, se tiujn minacas perdo.
Komence de 2021 ni transprenis la librojn, revuojn kaj aliajn erojn de la (eksa) loka grupo de Valenciennes (FR, kolekto de Jean Dietrich) kun pli ol 1.400 eroj. Ankaŭ en 2022 (Tienen, Bruselo,...) kaj 2023 (Skövde, Dendermonde, Halle...) ni transprenis plurajn kolektojn, kiujn ni tiel povas protekti kaj savi por la estonto.
Pluaj kontaktoj aktivas kun privataj personoj (Petro De Smedt, Herman Deceuninck,...), kun Esperanto-asocioj (VEB, Gento,...) kaj kun kolegaj arkivoj/bibliotekoj (IEMW en Vieno, DEC en Đurđevac, Esperanto-Muzeo en Svitavy, HEA en Budapest, GEA en Aalen,...), por transprenoj kaj/aŭ interŝanĝoj.

Se vi persone aŭ via grupo serĉas sekuran konservejon por viaj Esperantaĵoj, bonvolu kontakti IEspA'n pere de la retadreso sube de la paĝo.

Subteno

La asocio bonvenigas ĉiun ajn subtenon.
Ni disponas pri ĉirkaŭ 250.000 € sed bezonos plian same multon por aĉeti taŭga ejo por konservi la kolekton.
Konkretaj planoj pri tia ejo povos realiĝi jam en 2024, se la financado tion ebligos.

Kiel Amiko de IEspA, per Brikoj aŭ kiel MecenatoInvestanto vi povas kune sekurigi la estonton de IEspA. Ĉu ankaŭ vi alportos brikon?
Kiel libroamanto rigardu ankaŭ la 'Kolekto'paĝon.

Sinanoncoj, reagoj kaj sugestoj ege bonvenas ĉe IEspA. Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.

Informoj en la reto

Jen kelkaj informoj aliloke troveblaj: