
La Internacia Esperanto-Arkivo
Internacia Esperanto-Arkivo, mallonge IEspA, celas: kolekti, arkivi, protekti, administri kaj fari alireblaj librojn, revuojn kaj aliajn dokumentojn kaj objektojn en kaj pri Esperanto kaj planitaj lingvoj, maksimume en ilia originala formo (apud diĝitaj kopioj).
Tiu ĉi arkivo celas konservadon kiel heredaĵo, por nelimigita tempodaŭro.
Por realigi ĉi tiun celon, la asocio altiras arkivajn dokumentojn diversmaniere. Ĝi provizas medion (posedaĵon aŭ luadon) taŭgan por gardado en optimumaj kondiĉoj koncerne klimaton, sekurecon kaj simile. Detala inventaro de la arkivaj dokumentoj estas daŭre ĝisdatigata. Principe ne disponeblas pruntado, la aliro eblas surloke aŭ per aliaj vojoj, ekzemple skano.
La asocio estas fondita en la 22-a de januaro 2021 kaj oficiale rekonita kiel aspc (asocio sen profitdona celo) en la 25-a de januaro 2021. La aktuala statuto datas de la 6-a de aŭgusto 2024.
Kiuj
La fondintoj kaj samtempe la administrantoj estas : Bert Boon (Tienen), Roland Rotsaert (Brugge) kaj Marc Vanden Bempt (Winksele).
Kolekto
La bazon de la kolekto formis la transpreno de la jam de plurdek jardekojn ekzistantaj kolektoj de Marc Vanden Bempt (Winksele, Belgio, plena kolekto) kaj Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio, parto de la kolekto).
De tiam ĝi ekkreskis kaj plu kreskadas.
Ni havas kontaktojn kun pluraj personoj kaj instancoj por savi ankaŭ iliajn arkivojn, se tiujn minacas perdo.
Komence de 2021 ni transprenis la librojn, revuojn kaj aliajn erojn de la (eksa) loka grupo de Valenciennes (FR, kolekto de Jean Dietrich) kun pli ol 1.400 eroj. Ankaŭ en 2022 (Tienen, Bruselo,...), 2023 (Skövde, Dendermonde, Halle...) kaj 2024 (Oostende, Leuven,...) ni transprenis plurajn kolektojn, kiujn ni tiel povas protekti kaj savi por la estonto.
Pluaj kontaktoj aktivas kun privataj personoj, kun Esperanto-asocioj (VEB, Gento, Lieĝo,...) kaj kun kolegaj arkivoj/bibliotekoj (IEMW en Vieno, DEC en Đurđevac, Esperanto-Muzeo en Svitavy, HEA en Budapest, GEA en Aalen,...), por transprenoj kaj/aŭ interŝanĝoj.
Se vi persone aŭ via grupo serĉas sekuran konservejon por viaj Esperantaĵoj, bonvolu kontakti IEspA'n pere de la retadreso sube de la paĝo.
Subteno
La asocio bonvenigas ĉiun ajn subtenon.
La ejo taŭga por konservi la kolekton ja estas aĉetita danke al multaj mecenatoj, la enordigado tamen okazis per pruntita mono.
La Anonymus-duobligo de subtenoj kelkmonataj en 2024 sukcesis redukti la antaŭan ŝuldon per 23.000€. Ni bezonos plian ĉ. 80.000 € por repagi la restaĵon, ene de kelkaj jaroj.
Kiel Amiko de IEspA, per Brikoj aŭ kiel Mecenato vi povas kune sekurigi la estonton de IEspA. Ĉu ankaŭ vi alportos brikon?
Se vi estas libroamanto, indas rigardi ankaŭ la 'Kolekto'paĝon.
Sinanoncoj, reagoj kaj sugestoj ege bonvenas ĉe IEspA. Kontaktu nin per la formularo en la 'kontakto'-paĝo.
Kunlaborantoj
La asocio aktive laboradas por perfektigi la kolekton. Krom la administrantoj mem, kelkaj volontuloj regule kontribuas al la katalogado de novaj eroj, al altiro de novaj eroj kaj al aliaj taskoj.
Multaj taskoj bedaŭrinde estas devigitaj atendi. Ni ne plendas pri la jam atingita nivelo da financado, tamen la asocio certe povus atingi multon pli se ĝi disponus pri centmilo da eŭroj aldonaj.
Se IEspA povus disponi pri pli da mono ol bezonata por la prunto, tio ebligos aĉeti aldonan materialon kiu permesus pli efike plenumi la necesajn taskojn.
Aldone plentempa dungito estus bonvena. Tiu ne nur realigus la taskojn nun atendantojn. Tiam ja ankaŭ eblus laŭ regulaj horoj malfermi la arkivejon, kio estas unu el la kondiĉoj por akiri ŝtatan subvencion.
Tio garantius al IEspA longdaŭran vivon.
Informoj en la reto
Jen kelkaj informoj aliloke troveblaj: