Kie?

La kolekto troviĝas en Belgio, baldaŭ en la urbo Diest.

Tie IEspA en 2024 sukcesis aĉeti taŭgan arkivejon kun oficejo kaj aldone ludonebla apartamento. Eĉ estas ebleco transformi garaĝon en vendejeton se iam ni konsiderus tion oportuna. La ejo troviĝas en la urbocentro, 400 metrojn de la urbodomo kaj 1.500 metrojn de la stacidomo.

Kiam?

En 2024 la ejo estis iom rekonstruita, tiel ekzemple aldoniĝis oficejo, kuirejo kaj necesejo, ĉio estas farbita kaj instaliĝis nova hejtilo. Fakte ne necesis fundamentaj rekonstruoj.
Komence de 2025 okazas la translokigo de la arkivo el Winksele (apud Loveno) al Diest.

Kiel?

La ejo estas pagita per multaj malgrandaj, kelkaj grandaj kaj grandega donacoj, sed mankas ankoraŭ mono por la rekonstruaj laboroj. Tiun provizore IEspA pruntis sed rapide repagu.

Ni pro tio kore invitas vin viziti nian Subteno-paĝon kaj laŭeble kontribui.

Same kompreneble vi povas viziti la novan ejon, nun jam antaŭ kaj future post la translokigo de la arkivo. Petu viziton per la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Tiel ni interkonsentos pri konkreta dato kaj horo, por ke vi ne trovu la pordon fermita.

Kio?

Jen rigardo al parto de la kolekto en la eksa ejo en Winksele:
Tri filmetoj montras kelkajn el la multaj trezoretoj en la kolekto: Ludovikito, Einstein kaj vortaro.

Fotoj Diest (provizore)

Jen kelkaj fotoj post la renovigado kaj enordigado, kuij okazis inter aŭgusto 2024 kaj aprilo 2025.

La ekstera aspekto iom ŝanĝiĝis, estas klare nun kio troveblas en la teretaĝo:

La enirejo estas larĝa koridoro, ekipita per akceptotablo, montroŝranko kaj bildoj kontraŭ la muro. Jen fotokomponaĵo:

La arkivejo mem (stato en dec.2024), dum la muntado de la ŝrankoj:

...Fine ĉiuj ŝrankoj kaj la tuta arkivo troviĝas surloke, en marto 2025.

La oficejo estas plene ekipita, por almenaŭ kvarpersona teamo:

La novinstalita kuirejeto, en la enirhalo:

Ekspozicieto provizora (por la vizitoj ekde septembro 2024) en la kursoĉambro:

Malferma pordo

La sekva Malferma pordo estas planita en jaŭdo la 17-an de aprilo 2025, okaze de la printempa foiro en Diest. Ĉiuj bonvenas, ankaŭ neanoncite.

Ankaŭ en dimanĉo la 27-an de aprilo 2025 estos Malferma pordo, okaze de la Heredaĵotago. Ni tiam montros kelkajn Esperanto-ludojn, ĉar ludado estas en tiu tago la centra temo.