Kie?

La kolekto nun troviĝas en Belgio, en komunumo Herent (Winksele) tuj apud la centra urbo Loveno. Tie ĝi povos plu resti almenaŭ kelkajn jarojn.

Ni serĉas pli definitivan lokon: se vi havas sugeston, nepre sciigu tion al ni pere de la adreso sube de la paĝo aŭ per la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Tiu loko estu prefere en Belgio, sed aliaj landoj certe ankaŭ eblas, tiel ekzemple estas jam kontaktoj kun Slovakio kaj Kroatio.
La ejo havu almenaŭ 200 kvadratmetran arkivejon sed prefere pli, ĝis 400. Aldone necesos 40 kvadratmetra laborloko kaj provizora stokejo. La plankoj estu fortikaj, aŭ almenaŭ fortikigeblaj por porti la pezon de libroj. Grava trajnstacio en la proksimeco estas evidenta pluso, atingeblo per (ŝarĝ)aŭto nepras.

Detaloj pri tiu nova ejo sekvos tuj post decido.

Kie ajn estos la futura pli definitiva ejo, IEspA bezonos multan monon por financi ĝin. Pro tio ni kore invitas vin viziti nian Subteno-paĝon kaj laŭeble kontribui.

Jen rigardo al parto de la kolekto en la nuna ejo:
La ejo atingeblas aŭte (elirejo 17 en E314) kaj trajne (buso R90, 91 aŭ R92 en bushaltejo 8 antaŭ la stacidomo de Leuven).
Tri filmetoj montras kelkajn el la multaj trezoretoj en la kolekto: Ludovikito, Einstein kaj vortaro.