Katalogo

La antaŭe privata biblioteko estas oficiale donacita al IEspA en la 12-a de februaro 2021.
Ĉi tie troviĝas sufiĉe aktuala katalogo de la libroj kaj sufiĉe aktuala katalogo de la revuoj. Kompreneble la kolekto daŭre pliriĉiĝas, eblas en ĉiu momento peti aktualan katalogon.

Fine de 2022 la kolekto konsistis el

  • 7.897 plenaj revujaroj (de 998 titoloj);
  • (almenaŭ) 5.046 neplenaj revujaroj (de aldonaj 446 titoloj);
  • miloj da duoblaj revunumeroj (ne ekzakte nombrata) el 5.293 revujaroj;
  • 13.904 malsamaj titoloj de libroj kaj broŝuroj, plus 551 dokumentaroj;
  • 11.606 duoblaj libroj kaj broŝuroj (de 5.149 malsamaj titoloj) por vendo kaj interŝanĝo.

Libroamanto

Ni ofertas por aĉeto librojn el la duoblaĵoj haveblaj. Tiel vi donas novan vivon al tiuj esperantaĵoj kaj interesan legaĵon al vi mem, samtempe vi subtenas IEspA'n. Sciu ke ne temas pri novaj libroj, ofte enestas surskriboj kaj difektoj, sed tio ne ĝenas la legadon. Se ankaŭ vi interesiĝas pri tio: ni disponigas nian liston de la proponataj duoblaĵoj (kun prezindiko) laŭ peto.
Kontaktu nin per la la formularo en la "Subteno"-paĝo.

Esperanto-Parolanto

Ĉu vi havas propran Esperanto-kolekton? Eble nur kelkajn erojn, eble pli multajn? Ĉu vi ne havas posteuloj kiuj pretas transpreni kaj prizorgi ĉion? Internacia Esperanto-Arkivo proponas sin kiel solvo por savi vian valoran Esperanto-kolekton. Libroj, revuoj, korespondaĵoj, diversaj objektoj, eble persona arkivo: IEspA tion volonte transprenos, sistematigos, konservos kaj disponigos al interesiĝantoj.
Kontaktu nin per la la formularo en la "Subteno"-paĝo.

Esperanto-Biblioteko

Ni volonte riĉigas la kolekton de libroj kaj revuoj de aliaj bibliotekoj, per interŝanĝado. Se ankaŭ vi interesiĝas pri tio: ni disponigas nian mankoliston kaj samtempe nian liston de la proponataj duoblaĵoj laŭ peto, kontraŭ via kongrua listo.
Kontaktu nin per la la formularo en la "Subteno"-paĝo.

Esperanto-Asocio

Ĉu loka, faka, landa aŭ internacia Esperanto-asocio: ĉiuj posedas foje ampleksan arkivon pri la funkciado kaj atingoj de la asocio. Tiaj dosieroj ne perdiĝu! IEspA povas ilin konservi por vi.
Ni jes petas la asocion antaŭe ordigi la arkivon, forigi la duoblajn dokumentojn, kunigi samtemajn aŭ samtempajn erojn en logike strukturitajn ujojn. Tiun laboron ja prefere faru la homoj kiuj konas la asocion. Se vere ne eblas, tiam esceptokaze IEspA povus transpreni ankaŭ tiun laboron.
Kontaktu nin per la la formularo en la "Subteno"-paĝo.

Surlokaj servoj enhavaj

IEspA posedas riĉan kolekton. Tiu ne kuŝu netuŝita en ŝrankoj, ĝi estu aktive uzata.
Eblas surloke skani paĝojn el libroj, revuoj kaj aliaj dosieroj. Ni povas laŭpete ankaŭ skani ilin por vi, kontraŭ financa rekompenco (principe 0,20€/paĝo, pli kaze de -nedeviga- granda kvanto). Evidente tio okazas nur se la aŭtorrajto tion permesas.
Esplorantoj povas, post interkonsento, veni al IEspA kaj traserĉi la kolekton, por fari konkretajn studojn, fakverkojn aŭ simile. (Nur) etajn traserĉojn ni povas fari por vi.
Aliaj servoj, pri kiuj ni nuntempe ne pensas, eblas. Nur proponu kaj demandu!
Kontaktu nin per la la formularo en la "Subteno"-paĝo.