Kie?

La kolekto troviĝas en Belgio, en la urbo Diest.

Tie IEspA en 2024 sukcesis aĉeti taŭgan arkivejon kun oficejo kaj aldone ludonebla apartamento. Eĉ estas ebleco transformi garaĝon en vendejeton se iam ni konsiderus tion oportuna. La ejo troviĝas en la urbocentro, 400 metrojn de la urbodomo kaj 1.400 metrojn de la stacidomo.

Kiam?

En 2024 la ejo estis iom rekonstruita, tiel ekzemple aldoniĝis oficejo, kuirejo kaj necesejo, ĉio estas farbita kaj instaliĝis nova hejtilo. Fakte ne necesis fundamentaj rekonstruoj.
En 2025 okazis la translokigo de la arkivo el Winksele al Diest.

Kiel?

La ejo estas pagita per multaj malgrandaj, kelkaj grandaj kaj grandega donacoj, sed mankas ankoraŭ mono por la rekonstruaj laboroj. Tiun provizore IEspA pruntis sed rapide repagu.

Ni pro tio kore invitas vin viziti nian Subteno-paĝon kaj laŭeble kontribui.

Same kompreneble vi povas viziti la novan ejon, nun jam antaŭ kaj future post la translokigo de la arkivo. Petu viziton per la formularo en la 'kontakto'-paĝo. Tiel ni interkonsentos pri konkreta dato kaj horo, por ke vi ne trovu la pordon fermita.

Kio?

Jen eta parto de la kolekto:
Tri filmetoj montras kelkajn el la multaj trezoretoj en la kolekto: Ludovikito, Einstein kaj vortaro.

Kia?

Jen kelkaj fotoj post la renovigado kaj enordigado (aŭgusto 2024 - aprilo 2025).

La enirejo estas larĝa koridoro, ekipita per akceptotablo, montroŝranko kaj bildoj kontraŭ la muro. Jen fotokomponaĵo:

Funkcias kursoĉambro kaj prelegejo:

La oficejo estas plene ekipita, por almenaŭ kvarpersona teamo:

Plej grava estas la arkivo mem (jen eta parto):

Ekspozicieto provizora (por la vizitantoj) en la kursoĉambro: