Historio

La Internacia Esperanto-Arkivo estas fondita komence de 2021, kiel posteulo de du kolektoj:

  • la Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk kaj
  • la privata kolekto de Marc Vanden Bempt en Loveno.

Ambaŭ kolektoj bezonis pli firman juran fundon ol ili havis ĝis tiam.

Kolekto Cesar Vanbiervliet

La Fondaĵo originas el la persona kolekto de Cesar Vanbiervliet (1905-1992), urba oficisto de Kortrijk, kiu post la pensiiĝo reaktiviĝis kiel esperantisto. Li havis bonan rilaton kun Paul Vancolen, la estro de la urba publika biblioteko, kaj sukcesis lokigi sian personan esperantokolekton en la urba biblioteko. Ĝi rapide pligrandiĝis pro donacoj, i.a. de Henri Sielens (1915-1974) kaj Juliette Terryn (1895-1972).

En 1974, en ĉeesto de multaj gravuloj (esperantistoj kaj politikistoj), la Fondaĵo estis oficiale inaŭgurita kiel «leĝe protektita kolekto». Tamen, kvankam estas pluraj indikoj ke tiu leĝa protekto ekzistas, ĝis nun ne eblis retrovi iun originalan dokumenton kiu pruvas tion.

La kolekto rapide kreskis kaj ĉirkaŭ 1990 ĝia amplekso ĝenerale estis menciita kiel «10.000 libroj kaj 10.000 jarkolektoj de revuoj».

Post la morto de Cesar, lia kunlaboranto Jan Hanssens (1922-1993) prizorgis la kolekton. Post la subita morto de Jan la kolekto restis dum kelkaj jaroj nemastrumita (sed daŭre envenis donacoj). Nur en 1995 ekestis nova skipo de volontuloj. Tiuj ne plu povis labori plentempe en la biblioteko, sed nur dum kelkaj tagoj monate. Ili ne sukcesis vere reenordigi kaj koni la tutan kolekton. Ankaŭ ne eblis krei bonan rilaton kun la bibliotekestroj kiuj rapide sin sekvis post la pensiiĝo de Vancolen. La praktika subteno de la Fondaĵo (ĉefe la bindado de revukolektoj) iom post iom malkreskis ĝis restis nur la gastigado en ne tre komforta laborejo.

En 2010 ekstera konsilanto Wim Vanseveren ricevis la taskon analizi la kulturan agadon de la urbo Kortrijk. En raporto prezentita en 2012 li menciis i.a. la Esperantofondaĵon, kiu laŭ li ne plu estu subtenata de la urbo. La komunuma estraro akceptis la raporton kaj la Fondaĵo ricevis la verdikton: ĝi povis resti provizore en la biblioteko, sed en la iam konstruota nova biblioteko ne plu estos loko por ĝi. Ĉar tiam ne estis konkreta plano por nova biblioteko, restis sufiĉe da tempo por trovi solvon.

La tiamaj volontuloj pripensis la situacion kaj decidis ne protesti. En la sama periodo Flandra Esperanto-Ligo (FEL) en Antverpeno intencis aĉeti domon por anstataŭi la luitan sidejon en Frankrijklei kaj estis espero povi translokigi ankaŭ la Fondaĵon al la nova FEL-sidejo. Tiu espero ne realiĝis. Por la propra biblioteko de FEL estis trovita solvo: la antverpena Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience transprenis la FEL-kolekton por kompletigi sian propran kolekton. Poste ĝi akceptis transpreni ankaŭ grandan parton de la Fondaĵo Vanbiervliet: tiel en oktobro 2020 ĉ. 4.000 libroj kaj aro da revuoj estis transportitaj al la Consciencebiblioteko.

Intertempe estis ankaŭ kontaktoj kun aliaj eblaj transprenantoj, sed tiuj kontaktoj estis haltigitaj de la kronvirusa pandemio. En novembro 2020 la volontontuloj de la Fondaĵo ricevis tute neatendite la peton malplenigi la magazenon plej laste je novjaro, ĉar tamen ankoraŭ okazos gravaj konstrulaboroj en la malnova biblioteko.

Parto de la restintaj libroj kaj revuoj iris al KADOC (Leuven), al AMSAB (Gent) kaj al lokaj arkivoj (i.a. Kortrijk kaj Brugge). Ĉio kio restis, same de originaloj kiel de duoblaĵoj, kuniĝis kun la kolekto Marc Vanden Bempt.

Kolekto Marc Vanden Bempt

Marc Vanden Bempt malgraŭ esperantistiĝo en 1969 komencis aĉeti kaj gardi librojn nur ĉirkaŭ 1985, aktive ekkolektis ilin ekde ĉirkaŭ 1993. Ankaŭ revuojn li gardis, sed malpli aktive.

Evoluo: 700 libroj en 1991, 850 libroj en 1993, 1.250 libroj kaj 250 revujaroj en 1994, 3.250 libroj en 2000. Tiam plirapidiĝis la afero: 5.900 libroj en 2005, 7.500 libroj kaj 900 revujaroj en 2010, 9.400 libroj kaj 1420 plenaj revujaroj en 2015.

La plej grandaj kreskoj sekvis el aĉetado de brokantaĵoj, precipe ĉe UEA kaj FEL (ofte plurmil eŭrojn).

Tra la jaroj pluraj esperantistoj transdonis sian Esperanto-bibliotekon aŭ parton de ĝi al ĉi tiu kolekto, interalie Marie-Thérèse Henquinez (Tildonk), Renée Ost (Halle), Agnes Geelen (Antwerpen) kaj el Leuven: Martin Decaluwe, Esperanto 3000, Ghislain Jacobs, Leona Meurrens, Felix Neefs, Joris kaj Helga Raeymaekers-Van der Biest, Willy Vanopdenbosch, Willy Wellekens.

En 2016 Marc komencis transpreni duoblajn revunumerojn de Kortrijk, laŭ interkonsento kontraŭ bindado de revuoj.
Tiel precipe la revukolekto kreskis, ĝis ĉirkaŭ fine de 2018 estis 3.130 kompletaj (de 355 titoloj) kaj 2.040 nekompletaj (de aldonaj 391 titoloj) revujaroj.

En 2016 li transprenis aron da revuoj de la loka grupo en Valenciennes. En decembro 2018 la biblioteko CDELI en La Chaux-de-Fonds transdonis ĉiuj siajn duoblaĵojn (ĉirkaŭ 25 bananskatoloj). En 2014 kaj precipe 2019 estis interŝanĝoj kun la biblioteko en Herzberg, al kiu iris granda nombro da duoblaĵoj.
En la jaroj 2010-2020 ekestis kontaktoj ankaŭ kun bibliotekoj en Hispanio, Brazilo, Japanio kaj Francio pri interŝanĝado, sed tiuj provizore ne havis rezultojn pro du kialoj: unuflanke la propra katalogo daŭre kreskadis kaj do indis atendi ĝis ioma kompletiĝo, aliflanke manko de tempo aŭ prioritato ĉe la alia biblioteko. Poste aktivigenda.

En 2020 la fondaĵo Vanbiervliet devis likvidiĝi. Ekde septembro 2019 Marc transprenis grandan parton de ĝiaj (originalaj) revuoj, ekde marto 2020 ankaŭ librojn. Intertempe ankaŭ la propra kolektado pluiris.

Antaŭ tiu transpreno la propra kolekto nombris 4.314 plenajn (511 titoloj) kaj 2.861 neplenajn (677 aldonaj titoloj) revujarojn (fine de 2018), plus 10.535 librojn (februaro 2020).
Post la transprenado, fine de 2020 tiel estis 7.520 plenaj revujaroj (de 960 titoloj) kaj 4.907 neplenaj revujaroj (de aldonaj 407 titoloj). Aldoniĝis miloj da duoblaj revunumeroj (ne ekzakte nombritaj)
Da libroj estis tiam 13.175, aldone 10.490 duoblaĵoj (de 5.210 malsamaj titoloj).
Tion ni povas do konsideri la kunigitan kolekton «Vanden Bempt - Vanbiervliet».

En 2020 la privata biblioteko ricevis ĉirkaŭ 90 € kiel apogo de la fondaĵo Bachrich de UEA, en 2011 ĉirkaŭ 150 € el la tiama fondaĵo Thorsen.

Kontaktoj kun Petro De Smedt (Dendermonde) konkretiĝis. Kvankam unuavice temis pri lia propra kolekto kaj lia interesiĝo pri IEA, ankaŭ interŝanĝiĝis enhavaj informoj. Tiel Marc en sia kolekto trovis ĝis nun nekonatan (aŭ almenaŭ neatentatan) eldonon de la Fundamento de Esperanto el 1906, kiun detale esploris Petro.
Krom tio la kolekto ankaŭ estis uzata de aliaj esplorantoj, i.a. de Bert Boon (Tienen), Roland Rotsaert (Brugge). Kaj foje li povis helpi informpetantojn el la retgrupo de esperanto-bibliotekistoj.

En 2019 estis lanĉita propono transpreni la bibliotekon kaj fondaĵon Hodler de UEA. En oktobro 2020 la estraro de UEA disponis pri ĉiuj informoj por decido. Ni atendas tiun lastan.

Ekde la komenco ĉio estas zorge katalogita en du Excel-rikordaroj, unu por libroj kaj unu por revuoj. Tio ebligis numerigadon (kaj metado en ŝrankoj) de la libroj laŭ alveno, sen logiko.

Internacia Esperanto-Arkivo vzw

La ideo pri IEA ekestis jam komence de la 2000-aj jaroj, sed pliaktiviĝis en 2016 post kontaktoj kun japana biblioteko. En oktobro 2019 la plano iĝis pli konkreta, tiam en limigita rondo estis lanĉita la ideo de asocio kaj pluraj eblecoj estis esploritaj.
Fine estis decidita fondi asocion senprofitcelan laŭ belga leĝo kaj provizora konservado en propra domo.

La baza ideo malantaŭ la kreado de jura persono estas unuflanke krei juran bazon por la kolekto de la Fondaĵo Vanbiervliet kaj aliflanke apartigi la kolekton Marc Vanden Bempt de lia fizika persono.
Unua artikolo klariganta tion aperis en Horizon-taal mar/apr 2020.

Tra 2020 estis preparita la fondado de aspc (asocio sen profitdona celo), interkonsente precipe inter Marc Vanden Bempt kaj Roland Rotsaert. Ili plikonkretigis kun Petro Baláž la situacion, i.a. rilate la asocion, eventuala transigo al Nová Dubnica, retejo arkivo.eu, ktp. Fine eblis prokrasti decidon pri la ejo per portempa (sed plurjara) kontrakto ene de Belgio. Bert Boon entuziasme plifortigis la skipon.

En la 25-a de januaro 2021 la asocio Internacia Esperanto-Arkivo estis oficiale rekonita de la belga ŝtato kiel «vzw» (asocio sen profitdona celo).

La antaŭe privata biblioteko estas oficiale donacita al IEA en la 12-a de februaro 2021.
En tiu dato ĝi enhavis 7.550 plenajn revujarojn (de 965 titoloj) kaj 4.910 neplenajn revujarojn (de aldonaj 409 titoloj). Aldoniĝis miloj da duoblaj revunumeroj (ne ekzakte nombritaj)
Da libroj estis tiam ekzakte 13.190, aldone 11.651 duoblaĵoj (de 5.224 malsamaj titoloj).
Ĉi tie troviĝas tiuj plenaj startkatalogo de la libroj kaj startkatalogo de la revuoj.